Linukso-libera

GNU Linukso-libera
Freedo, la oficiala simbolbesto de Linukso-libera

Aŭtoro FSF Latin-Ameriko
Lasta stabila versio 6.10-gnu
Programlingvo C, asembla lingvo
Programtipo Kerno
Permesilo GPL
Retejo http://linux-libre.fsfla.org
vdr

GNU Linukso-libera (hispane Linux-libre) estas projekto, kiu publikigas kaj konstruadas modifitajn versiojn de la kerno Linukso, al kiuj foriĝis ĉiun programaron, kies fontkodo estas neinkludita, malklarita aŭ mallibera. Tiuj kodpartoj nomiĝas duumaj malliberumoj kaj baze konsistas el integrita programaro (angle firmware) mallibera, disdonita nur duume.

La oficiala versio de la kerno Linukso enhavas malliberan programaron, forme de duuma integrita programaro malkun sia fontkodo.[1] [2]

Linukso-libera estas subtenata kaj publikigata de la Latin-Amerika Liber-Programara Fondaĵo (FSFLA).

  1. Free Software Foundation, Free Software Directory (2008). Linux (BLOB free version). Alirita 1-a de februaro de 2009.
  2. FSFLA (2008). Linux-libre README. Alirita 1-a de februaro de 2009.

Developed by StudentB